Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Min ne trafos puno dia...

Min ne trafos puno dia
pro la serĉ' de am' alia.
Vi min trompis, via amo
estis nur fatamorgano.

Ne iradis mi lernejojn,
kaj ne konas la literojn,
el l' okuloj tamen legas:
vian koron tristo regas.

Kio do? Ĉu vi ekpentis,
ke vi tiel min turmentis?
Pent' malfrua vin ĉagrenas,
kio pasis, ne revenas.

Trovis mi alian, do vi
provu mem alian trovi,
Dio benu vin per tiu:
amu, gaju, harmoniu!